SViS.03

Les Près-d'Orvin, 21 - 23 februaro 2003

Dum la cxi-jara Svisa Vintra Semajnfino (SViS.03) de la 21-a gxis la 23-a de februaro 14 junuloj esperant-lingvaj kunigxis en etos-krea domo en Près-d'Orvin por kelkaj belveteraj kaj amuzplenaj tagoj. Pro la abunda negxo ne eblis atingi nian domon auxte, do cxiuj devis tranegxiri piede kelkcent metrojn da vojo por atingi la domon. Tiu-cxi estis tiel frosta en la komenco, tial ni devis atendi gxis sabato matene por havi fluan akvon ankaux en la lavejo kaj necesejo. Sed la lignofajroj en la kuirejo kaj en la salono jam vendrede bone varmigis nin kaj nian vespermangxon preparitan de Stefanie Hanisch. Ludante jason, skrablon kaj aliajn ludojn ni malfrue finis la vesperon. Sabate cxiuj sledis au skiis sur la sledvegoj aux skiadejoj rekte atingeblaj el nia domo. Najbaro, al kiu ni helpis elnegxigi lian survoje blokitan auxton, dankeme alportis al ni kelkajn botelojn da blanka vino, kiuj bone aldonigxis al nia vespera fonduo. Poste ni multe ridis dum la kreado de fotoromano pri la "anonimaj esperantistoj" elpensita de Henrri De Sabates. Dimancxe ni ankoraux skiis, sledis kaj negxumis antaux ol purigi nian domon. Fine de la posttagmezo la aro da krokodilemuloj kontente subeniris por hejmenveturi Svisien, Francien, kaj Germanien.

Benno Frauchiger, Basel