SViS 2002

Nagxado en 5-grada akvo... brrrrr

Sub blua cxielo kaj fortaj sunradioj komencigxis la cxijara SViS (Svisa Vintra Semajnfino) kiu okazis de la 9a gxis la 10a de marto 2002 en Engelberg. Pro tiom perfekta vetero ne nur la skiantoj tuj post la alveno kaj rapida tagmangxo emis supreniri la montojn. Ni do tuj pretigxis kaj atingis vagonetojn per kiuj ni atingis la skivojojn. La neskiantojn atendis cxarma promenado cxirkaux negxkovrita lago.

Fine de la posttagmezo ni trovis neatendite mirindan distran programon. Temas pri konkurso de "akvoglitado". Cxu vi scias kio tio estas? Ne zorgu, ankaux ni cxiuj tute ne konis tiun novan sporton. Imagu do skisaltejon cxe kies suba fino trovigxas cx. 25 metrojn longa akvobaseno. La kuragxaj konkursanoj subeniris la saltejon skie aux negxtabule (snouxborde) kaj devis sukcesi tragliti la basenon. Por helpi vin imagi kiel tio aspektis vi povas pensi al akvoskiado. Kompreneble ne cxiuj estis same lertaj kiel kuragxaj kaj multaj finis ene de la baseno. Memoru ke malgraux printempa vetero ankoraux estis vintro, la akvo de la baseno estis 5-grada... brrrrrr.

Malgraux ke niaj vestajxoj felicxe ne malsekigxis en la malvarmega akvo, ni cxiuj tamen estis kontentaj reveni vespere al la varma kuirejo de la gastejo kie cxiuj kune diligente preparis la mangxon. Bona etoso dum vespermangxo ecx grandigxis dum posta gitarludado kaj kantado. Sed kiel cxiuj bone scias, post skiado laceco frue sentigxas kaj baldaux ni cxiuj sagxe dormis.

Ecx pli forta suno bonvenigis nin venontan matenon kaj ni ne longe atendis por eki al la montoj. Cxifoje (eble inspirite per la akvoglitada konkurso?) multaj el nia sepopa grupo kuragxis provi ion novan, kiel ekzemple negxtabulon aux etajn skiojn. Ne cxiam facilis subeniri la skivojojn per nekonata rimedo, tamen ni ne tro zorgis kaj simple gxuis la sunon kaj fabelan pejzagxon de la pli ol 3000 metrojn alta pinto Titlis.

Do se venontjare ankaux vi ne volos maltrafi la bonan okazon por plenigi viajn pulmojn per fresxa montara aero kaj eble iom sunumigi viajn vizagxojn, vi nun scias al kio aligxi!

Vera Pochanke, Zürich