
|
GastlibroMultan dankon pro via vizito che mia retejo kaj bonvenon en la gastlibro.
Mi ghojos pri via kontribuo.
Pro SPAM-atakoj al mia gastlibro, viaj kontribuoj nur estos publikigataj post kontrolo.
de Olga
retposhto
| Poznano / 28-09-2012 |
Saluton Ben!
Mi skribas en la nomo de Ola. Char kiel Vi scias shi ne konas esperanton, sed shi volas lerni por Vi :)
Shi jhus surmetis la retposhton kaj konton che la facebook. Se vi volas skribi al shi che mail, skribu, char shi ege, ege volas havi kontakton kun Vi.
Memoru, ke shi povas paroli kun Vi ankorau en angla lingvo sed mi provos instrui shin la esperantan.
Mi salutas Vin elkore.
Brakumojn
Suzana el bufedo :) |
|

de annA
| Wroc³aw Polujo / 10-08-2008 |
WOW - nekredeble, kia plano, kia vojagxo - envi' envi' gratulojn! estas ege interese vidi cxi tiun pagxon
amike |
|

de Damir
| Osijek, Kroatio / 08-11-2007 |
Saluton kaj gratulon, Benno!
Sxajne ke mia gratulo estas unua Esperantlingva gratulo. Via vojagxo estis vere mirinda aventuro! |
|

de Schiffer, Josef
retposhto
ttt |
D-Villingen-Schwenningen / 10-10-2007 |
Kara Benno,
lau peto de via patrino mi vizitis viajn belegajn retpaghojn. Estas ja nekredeble, ke vi jam veturis tian longegan vojon per biciklo! Kaj en proksimume du semajnoj vi atingos vian celon Australio.
Mi esperas, ke la estraro de la baden-virtemberga Esperanto-asocio iam invitos vin raporti - se eblas en Esperanto - pri viaj spertoj.
Mi persone ghojus iam renkonti vin.
Via Esperanto-amiko
Jozefo |
|

de Gregor Hinker
retposhto
| Wien - Vieno / 26-04-2007 |
Kara Benno,
kun granda intereso mi sekvas vian vojaghon! Mi deziras al vi chion bonan k ke dum chiu tago de via vojagho vi reinventighu por vi la mondo!
amike el Vieno salutas
Gregor |
|

de Marcos Cruz
ttt |
Hispanujo / 16-04-2007 |
Saluton, Benno.
Mi antaux tagoj trovis vian bonan retpagxaron. Mi tre surprizigxis, ke mi ne trafis gxin antauxe, cxar malabundas E-retpagxaroj cxi-temaj kaj cxi tiu via estas tre bona.
Cxar mi opinias vian projekton tre inda, mi metis ligilon al gxi en mian propran esperantlingvan retpagxaron pri alternativa biciklado: La rekta ligo al la mencio estas:
http://alinome.net/bici/enl.eo.html
Mi sekvos vian vojagxon. Bonan sxancon.
Kunbicikle amike,
Marcos
--
Bicikle vivi
http://alinome.net/bici |
|

de Boogier
| Rusio / 09-11-2006 |
Saluton, Benno!
Mi jxus revenis el monata vojagxo tra Egipto-Jordanio-Sirio. Sed via vojagxo estas vere grandioza! Plezuran vojon al vi kaj amikemajn lokanojn ;)
Alekseo Boogier |
|

de Roy McCoy
retposhto
ttt |
Rotterdam / 15-10-2006 |
Benno,
Mi ghuis la legadon pri via vojaghado en Turkio.
Bonan shancon en viaj postaj etapoj!
Roy McCoy
Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio
Roterdamo, Nederlando
|
|

de Tolik
| Rusio / 12-10-2006 |
Saluton, samideano! Mi jxus eksciis pri via vojagxo de Lars! Ankaux mi startas de nun sekvi vin legante viajn raportojn. Dorsan venton kaj facilan vojon al vi. |
|

de Lars Sözüer
retposhto
| Brandıs nad Labem, Ĉeĥujo / 11-10-2006 |
Saluton Benno!
Do jen vi realigas la grandan revon, gratulon!
Mi ankoraŭ kun ĝojo memoras nian tandemumadon
ĉe la Balta Maro. Estas amuze ke vi renkontis
Benny kaj Mandy el Essen survoje - mi nun loĝas
en ilia najbara urbo Duisburg. Ili skribis sur
sia paĝaro http://www.globecyclers.de ke oni
rifuzis la vizon por surtera envojaĝo al Barato/
Hindio. Ĉu vi estis pli sukcesa tiurilate?
Ĉiukaze estu certa ke mi admiregas vin, kaj
se mi daŭrigos legadi viajn raportojn, povus
okazi ke mi iun matenon survoje al laboro
plubiciklos preter mia oficejo, kaj neniu
scias kiam - eĉ ĉu - mi poste ankoraŭ haltos.
Amike
Lars (iam el Hamburg) |
|
>
skribi mesaghon
|
|