deutsch      français      english      esperanto     


la resumo

la vojagho

la raportoj

la fotoj

la viro

la pensoj

la mono

la gastlibro

la adresoj

la ligoj

 

 

 

Jen kion mi pensis

 

montru chiujn lingvojn

pagho  1  

 rigardi la mapon   

Darwin / 20-07-2007 

Fojo homoj diras al mi, ke mi shanghis dum mia vojagho. Malafable ili diras, ke mi maldikighis, maljunighis au iel alie malighis. Iu pli afable diris, ke mi aspektas, kiel iu post longa meditado. Tio iel veras, char dum biciklado mi ja havas multe da tempo por mediti.

Kio certe shanghis, estas mia maniero rigardi mondmapon. Antaue, kiam mi rigardas al tiu kontinento Azio, ghi nur estis granda landamaso oriente de Europo, kolorita lau la politikaj landlimoj. Mi konis la nomojn de la landoj, de kelkaj urboj, sed nur estis nomoj.

Kiam mi hodiau rigardas al tiu mapo, ghi aspektas tute alie. Ghi havas vizaghon, ghi havas multajn vizaghojn. Ghi estas kolorita ne pro la landlimoj, sed pro la koloraj vestajhoj de la homoj surstrataj, pro la koloraj bazaroj.
Mi vidas stratojn tra dezertoj, mi vidas stratojn tra verdaj arbaregoj. Mi vidas stratojn plenaj je homoj, plenaj je azenoj, dromedaroj, bovoj, motorbicikloj. Mi vidas ridantajn virinojn, salutantajn virojn. Mi vidas la montarojn de Turkio, mi vidas homojn, manghantajn sur tapishoj en Irano, mi vidas la tradiciajn vestajhojn en Pakistano, mi vidas simplajn restauraciojn kun bonega manghajho en Hindujo, mi vidas akvofalojn en Thajlando, mi vidas grandegajn konstruajhojn en Malajsio, kaj mi vidas verdajn arbaregojn en Indonesio. Kaj chie mi vidas ankorau tiom multe pli ol mi povas priskribi chi-tie. Kia bela mondo!

Ja, mi certe shanghis, char shanghis la maniero kiel mi rigardas la mondomapon.

supren